Islamo en Armenio

Mapo pri Islamo en Eŭropo. Armenio aperas inter la landoj kun malalta procento da islamanoj kompare kun la ĉirkaŭaj landoj.
La Blua Moskeo (Erevano).

Islamo en Armenio konsistas plejparte el azeroj kaj muzulmanaj kurdoj ĉar la armena popolo estas tradicie kaj historie kristana ekde la fruo de la 4-a jarcento, en la jaro 301 kiam Armenio fariĝis la unua kristana nacio de la mondo . En 2009, la Statistika Esplorcentro de Armenio taksis ke malpli ol 0.1% de la tuta loĝantaro, aŭ proksimume 1,000 homoj estis islamanoj[1].

Armenoj ne konvertiĝis al Islamo amase kiel okazis en aliaj okupitaj landoj. Dum la Araba konkero de Armenio, Islamo venis al armenoj tamen, preskaŭ ĉiuj armenoj restis fidelaj al la Armena Apostola Eklezio, ĉar kristanoj ne estis devigataj islamaniĝi. La afero estis simila en la Otomana Imperio dum kelka tempo, sed ankaŭ ekzistis perfortaj islamanigoj kaj turkigoj en la armena loĝantaro de la imperio. Tiuj muzulmanaj kaj turklingvaj armenoj estas konataj kiel hamŝenidoj.

Dum 1988-1991 la plimulto de la islamanoj konsistante el azeroj kaj kurdoj fuĝis de la lando kiel rezulto de la milito en Montara Karabaĥo kaj la daŭra konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano. Ekzistas ankaŭ signifa komunumo de jezidoj (50-70,000 homoj), kiuj ne estis influitaj de tiu konflikto[2].

Islamo komencis invadi la Armenan Altebenaĵon dum la 7-a jarcento. Arabaj, kaj poste kurdaj triboj komencis ekloĝi en Armenio post la unuaj arabaj invadoj kaj ludis konsiderindan rolon en la politika kaj socia historio de Armenio. Kun la selĝukaj invadoj de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, la tjurka elemento fine anstataŭis tiun de la araba kaj kurda. Kun la starigo de la irana safavida dinastio, afŝarida dinastio, zand dinastio kaj kaĝara dinastio, Armenio fariĝis integra parto de la ŝijaisma mondo, tamen konservante relative sendependan kristanan identecon. La premoj kaŭzitaj de la altrudo de fremda regado per heredo de islamaj ŝtatoj devigis multajn armenojn en Anatolio kaj kio hodiaŭ estas Armenio konvertiĝi al Islamo kaj asimiliĝi al la islama komunumo. Multaj armenoj ankaŭ estis devigitaj konvertiĝi al Islamo, mortpune, dum la jaroj de la Armena genocido[3].

  1. Aram Ter-Ghevondyan (1976). The Arab Emirates in Bagratid Armenia. Trans. Nina G. Garsoïan. Lisbono: Fondaĵo Calouste Gulbenkjan.
  2. Speros Vryonis (1971). The Decline of Medieval Hellenism in Asia Minor and the Process of Islamization from the Eleventh through the Fifteenth Century. Berkeley: University of California Press.
  3. armene Manvel Zulalyan. "«Դեվշիրմեն» (մանկահավաքը) օսմանյան կայսրության մեջ ըստ թուրքական և հայկական աղբյուրների" [La "Devŝirmo" en la Otomana Imperio laŭ turka kaj armena fontoj]. Patma-Banasirakan Handes. № 2-3 (5-6), 1959, pp. 247-256.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search